Salti al ĉefenhavo

Ludo

Aliĝilo: Ludo (5-8 Sep 2025)

MANĜ'
DORM'
LUD'
RIPET'

MANĜ': De vendredo ĝis lundo ni proponos simplajn manĝojn por matenmanĝo kaj vespermanĝo por niaj tranoktaj gastoj. Temas pri manĝetoj kaj pano kun viando, fromaĝo kaj ŝmiraĵoj, por ke vi povu reveni al ludado kiel eble plej rapide! Tagmanĝo estos ĉe lokaj restoracioj (ne inkluzivita en la prezo). La loka superbazaro estas nur 4 minutojn piede for meze de la eventejoj kaj ni havas plurajn kuirejojn, kie eblas prepari proprajn manĝojn. Tio ankaŭ ebligas resti ene kaj fari niajn proprajn tagmanĝojn aŭ prepari noktomezan manĝeton por nutri nian ludadon.

DORM': Ni havas nur 35 litojn (2-4 litoj po ĉambro kun aldonita duŝo kaj banĉambro). Registriĝu kiel eble plej rapide por rezervi vian lokon! Estas gastejo-stila loĝado surloke kun 2-4 litoj po ĉambro kaj plej multaj havas banĉambron/duŝon alkroĉita al la ĉambro. La Esperanto-Stacio havas 10 litojn kaj la trankvila gastejo havas 25 litojn.

LUD': Plena aliro al niaj ludkonzoloj, de retroa Pong, Super Nintendo kaj GameCube ĝis modernaj Quest 3 VR kaj Xbox Series S. Krome ĉe la gastejo, ni ankaŭ havas diversajn eksterdomajn lud-aktivaĵojn, inkluzive de ŝako, tabloteniso, volejbalo, korbopilko, kaj eĉ malgranda futbalkampo apude sur la lerneja tereno.

Tagvizitantoj

Ni ekvendos tagbiletojn pli proksime al la evento. Se necesas, ankaŭ eblas pagi per kontanta mono ĉe la pordo.

Ligiloj baldaŭ venos!

Antaŭpagoj (nur por tranoktantoj)

Pro multaj lastminutaj nuligoj dum antaŭaj eventoj, ni nun postulas antaŭpagon por rezervi vian liton dum Ludo. Bonvolu pagi almenaŭ €50 (nerepagebla) aŭ pagi plene. Se vi pagas plene, vi daŭre povas ricevi plenan repagon minus la €50 antaŭpago se vi ne povas ĉeesti Ludon. Bonvolu pagi per unu el la jenaj metodoj post kiam vi aliĝas:

Germana Bankpago (Preferita)

[Rimarku la novan IBAN ĉi-jare!]

Nomo: Charles Sterling Smith
IBAN: DE75 1001 1001 2314 1783 89
BIC: NTSBDE1XXX

Paypal

Email: chuck (@) chuck (dot) at

Aliĝu nun!

Tranoktaj gastoj povas nun aliĝi ĉi tie: Aliĝilo por Tranoktantoj

Aliĝilo por tagpartoprenantoj venos baldaŭ!