Ludo
Notu la datojn!
The venonta Ludo okazos:
5-a ĝis 8-a de september 2025 (en Esperanto)
12-a ĝis 15-a de september 2025 (en la angla)
Se vi vere ludemas, vi eĉ povas plani vian vojaĝon por ĉeesti Ludon en ambaŭ lingvoj, kun tranoktado en la Esperanto-Stacio inter la semajnfinoj.
Se vi vere esperantemas, sciu, ke la bonega tabulluda evento ABELO okazos la 29-an de aŭgusto ĝis la 1-a de septembro 2025, do eblas partopreni ABELO-n kaj Ludon!
Restu ĝisdata pri Ludo 2025!
Por resti ĝisdata, bonvolu aboni al nia novaĵletero:
Kio estas Ludo?
Ludo estas ĉiujara evento, kiu okazas en la Esperanto-Stacio en Halbe (iomete ekster Berlino) de 2021 ĝis 2024 (sed en Esperanto nur en 2021). Ĝi estas videoluda semajnfinego, kie ni ludas ĉion, de modernaj ĝis retro-aj ludkonzoloj. Ekzemple, ni ludas VR-n kune kun la Meta Quest 3 kaj multope per la Xbox Series S. Ĝuu 2-opan modernan dancmaton, simile al Dance Dance Revolution. Rilate al retro, ni havas konzolojn de Pong ĝis Nintendo GameCube. Ni ankaŭ havas 4K-projekciilon sur 100-cola ekrano por epopea loka multopa sperto, kiun oni malfacile povas sperti aliloke... speciale en Esperanto!
Luditaj dum Ludo 2024
Por ricevi impreson pri la tipoj de ludoj, kiujn ni emas ludi, jen ĉiuj ludoj, kiujn ni ludis la lastan fojon kiam la evento okazis en la angla!
Arkanoid Eternal Battle
Beat Saber (VR)
Blather Round (Jackbox Party Pack 7)
Brakes Are For Losers
Cake Bash
Dr Mario
Dr Mario 64
Eleven Table Tennis (VR)
F-Zero GX
Fibbage 4 (Jackbox Party Pack 9)
Keep Talking and Nobody Explodes (VR)
Mario Kart 64
Mario Kart Double Dash
Moving Out
Nintendo World Championships
Pong (Arcade)
Puyo Puyo Tetris 2
Runbow
SEGA Virtua Racing
Shipped
Split the Room (Jackbox Party Pack 5)
Stepmania
Super Mario All Stars (Super Mario Bros 3)
Super Mario Bros (Game & Watch)
Super Mario Bros (NES)
Super Mario Kart
TowerFall Ascension
Walkabout Minigolf (VR)
Worms W.M.D.